Agante
laŭ
propono de Esperanto-Societo de Toronto, la Kanada Esperanto-Asocio
petis kaj ricevis permeson senpage dum tri monatoj prov-uzi la
programon Meetup Pro, kiu faciligas la konstruadon kaj komunikadon de
komunumoj. Tiel KEA kreis reton de (ĝis
nun) dek
Esperantaj Meetup-grupoj:
https://www.meetup.com/pro/Esperanto-Canada/
Kalgaria
Esperanto-Societo akceptis la inviton kunlabori en ĉi
agado, kiu celas helpi la kanadajn Esperanto-grupojn kaj en sia
interna komunikado kaj en siaj kontaktoj kun la ne-esperantista
publiko (kio espereble kondukos al kreskado de la Esperanto-grupoj –
uzante Meetup, ERT kreskis de privata societo kun 20-30 membroj al
Meetup-grupo kun 138 membroj ene de jaro). Sekve oni kreis por ni la
retonodon Esperanto-Calgary:
https://www.meetup.com/Esperanto-Calgary/
Ĉiu
kiu
aliĝas
al Esperanto-Calgary (membreco estas senpaga kaj ne estas loke
limigita) regule ricevas invitojn al niaj kunvenoj kaj raportojn pri
la kunvenoj, kaj tiu povas uzi la retejon de la grupo por komuniki
kun aliaj grupanoj; la retejo ankaŭ
havas ligojn al Esperanto-kursoj kaj retan spacon por diskutoj kaj
dividado de fotoj. Membroj de Esperanto-Calgary krome havas aliron al
la retejoj de alilokaj grupoj de Esperanto-Canada – kaj do povas
pli facile interagi kun alilokaj kanadaj esperantistoj – kaj ili
povas facile informiĝi
pri la centoj de grupoj en Kalgario kiuj uzas Meetup por diskuti per
diversaj lingvoj (hispana, franca, germana ktp) kaj pri multaj
diversaj temoj (arto, libroj, religio, vojaĝado, ktp). Se vi havas
konton ĉe Facebook aŭ Google, vi povas aliĝi al Esperanto-Calgary
per unu mus-klako; aliaj povas aliĝi al Meetup per plenigo de simpla
formularo. Ni invitas vin aliĝi al ni!
Paul
Hopkins