2009/11/15

KER subtenas kandidatojn Hopkins kaj Campbell en la referendumo por elekti novan KEA-estraron

Membroj de Kanada Esperanto-Asocio nun referendume elektas la estraranojn de la deĵor-periodo 2010-2011. Sep homoj kandidatas por sep postenoj : elektiĝos tiuj kiuj ricevos pli da voĉoj « por » ol da voĉoj « kontraŭ » : balotiloj devas atingi la kontrolantojn de la refendumo ĝis la 21-a de decembro (2009).

Dum kunveno de la 9-a de novembro (2009) membroj de Kalgaria Esperanto-Rondo unuanime decidis subteni la estraran kandidatecon de Paul Hopkins (Kalgario) kaj Dan Campbell (Edmontono), tio signifas, ĝi rekomendas al kalgariaj esperantistoj kiuj estas membroj de KEA (kaj al ĉiuj aliaj kanadaj esperantistoj) voĉdoni « por » Paul kaj Dan.

[Summary in English : Members of the Calgary Esperanto Circle decided last Monday to support the candidacy of Paul Hopkins and Dan Campbell, who are presently running in an election to choose the Board of Directors of the Canadian Esperanto Association for the next two years.]

2009/11/08

Nova inform-karto de Kalgaria Esperanto-Rondo

Dank’ al nia diligenta sekretario Milan Sveda, la Kalgaria Esperanto-Rondo nun havas inform-karton, kiu unuflanke donas informojn pri niaj kunvenoj kaj aliflanke donas bazajn informojn pri Esperanto kaj ligojn al retejoj kun informoj kaj lerniloj pri nia lingvo. Milan senpage provizos ĉiun petanton per stoketo de la kartoj: kontaktu lin (403-239-6528) por ricevi vian.

Zamenhofa Festo 2009 (anonco)

La Kalgaria Esperanto-Rondo decidis ke ĉi-jare ĝi okazigos sian Zamenhof-tagan feston vespere de lundo, la 14-a de decembro. Allan kaj Meredith Simon gastigos la feston ĉe sia hejmo (1339 Hamilton Street NW) ekde la 7-a horo vespere. Allan veturigos al sia hejmo tiujn partoprenontojn sen propra veturilo kiuj venos al nia kutima kunvenejo (Second Cup Kensington) ĝis la 7-a horo. Por pliaj informoj kontaktu la sekretarion de la Rondo, Mila Sveda (tel. 403-239-6528).

2009/10/31

Lunjo vizitis la Kalgarian Esperanto-Rondon


Dum nia lunda kunveno de la 14a de septembro vizitis nin la fama esperantisto Lunjo Toy de Toronto. En la bildo ŝi sidas apud Maria (dua de maldekstre).

2009/08/30

Somera Pikniko de la Kalgaria Esperanto-Rondo


Iom post la tagmezo de dimanĉo, la 2-a de aŭgusto, kolektiĝis ĉe Ateliero Verda (Galerio kaj Studio) en Drumheller sep esperantistoj de Kalgario (Allan, Meredith, Milan, Jacqueline, Paul, Maria, Yoshiki) kaj unu de Drumheller (Jeff Day).


Post spektado de montraĵoj en Ateliero Verda, Jacqueline fermis la galerion, kaj ni ĉiuj veturis iom norden al piknikejo apud orienta bordo de la Rivero Red Deer (Ruĝ-Cerva), kie ni tagmanĝis kune.


Post la piknika tagmanĝo ni pluveturis norden laŭ la Rivero Red Deer sub la kapabla gvidado de Jeff Day, kaj ni haltis proksime de la fama Reĝa Muzeo Tyrell ĉe eteta kirko (Little Church), plene funkcia preĝejo kie laŭdire povas kunpreĝi dekmil homoj... po sesope.




Poste ni pluveturis norden kaj transiris la riveron per la pramŝipeto Bleriot (Bleriot Ferry: unu el la lastaj ankoraŭ funkiciantaj river-pramoj de Kanado), kaj revenis al Drumheller laŭ la okcidenta bordo de la rivero, haltante survoje ĉe elrigarda punkto por vidi la belan valon de la Red Deer.


Iuj partoprenintoj de la ekskurso revenis hejmen baldaŭ post la reveno al Ateliero Verda, sed kelkaj restis pli longe, kio ebligis al ni kunveni kun malfrua alveninto el Kalgario (Jean François) kaj kune vespermanĝi en restoracio proksima al la Ateliero.

2009/07/27


Dimanĉon, la 2-an de aŭgusto, okazos en Drumheller (bildo supre) la ĉi-jara pikniko de Kalgaria Esperanto-Rondo.

La renkontejo estos en la urbocentro ĉe la nova galerio, ateliero kaj Esperanto-informejo de Jacqueline Sveda “Ateliero Verda” (#40 – 3ª Avenuo okcidente, Drumheller) je la tagmezo (12h00 ptm). Tiuj, kiuj venos poste, trovos informojn ĉe la Ateliero pri tio, kie ni estos.

La pikniko mem okazos je la loko elektota per la loka esperantisto Jeff Day, kaj estos esperant-lingva gvidado tra la urbeto.

Ĉiu estas bonvena kunporti manĝetaĵojn aŭ trinkaĵojn.

Se iu bezonos transporton, pluraj kalgariaj esperantistoj venas al la pikniko per auxtoj kaj pretas kunporti aliajn, inter ili Yoshiki, Allan, kaj Milan.