2012/07/16

Tombeja vizito je Kanada Festo-Tago


Lundon la 2an de julio (Kanada Festo-Tago 2012), kvin membroj de Kalgaria Esperanto-Societo vizitis la lastan ripozejon de du niaj pioniroj: Dorothy Hawley kaj Janet Warren. Ne tute certaj pri tio, kie ili estis, ni devis longe promeni por trovi Dorothy, kiu estis en Burnsland Cemetary proksime al la Stampedejo, ĉe sekcio P, bulvardo 8, loko 34. La memorloko de Janet estis preskaŭ ĉe la urbo-limoj, en Mountain View Memorial Garden, sed ni rapide trovis ŝian memorŝtonon en sekcio Memories, flanko A, loko 934. En la supra bildo oni vidas Daphne, Maria kaj Paŭlon ĉe la tombejo de Dorothy, en la suba Maria kun la Esperanta flago ĉe la memor-ŝtono de Janet.
On Monday, July 2 (Canada Day 2012), five members of the Calgary Esperanto Society visited the final resting place of two of our pioneers: Dorothy Hawley and Janet Warren. Unsure just where they where, we had a long walk to find Dorothy, whom we finally found in Burnsland Cemetary near the Stampede grounds. Janet was farther away, in Mountain View Memorial Garden near the city limits, but we quickly found her memorial stone. The upper picture shows Daphne, Maria and Paul at Dorothy’s tombstone, the lower one Maria at Janet’s memorial stone with the Esperanto flag.

2012/06/29

Vizito al Dorothy Hawley kaj Janet Warren


Monday July 2nd is a holiday and we plan an interesting activity:

Instead of meeting in the evening as we customarily do, we will meet at the usual place (coffee shop of Macleod Trail Chapters) between 1 and 2 pm. At 2 pm, we will all go to visit the graves of two pioneers of the Calgary Esperanto movement: Dorothy Hawley and Janet Warren, who both passed away in the last 10 years. There are enough among us who have cars and can provide transportation to the others. It is anticipated that we will return to Chapters by 5 o’clock.

Thanks to Daphne Ilieva for discovering the final resting places of these pioneers and making the suggestion.

Lundo la 2a de julio estos oficiala feria tago. Pro tio ni planas interesan ekskurson, nome:

Anstataŭ kunveni vespere, ni jam kunvenos inter la 1a kaj 2a horoj ptm ĉe la kutima loko, la kafejo de librovendejo Chapters. Je la 2a horo ni forveturos por viziti la tombojn de du gravaj pioniroj de la loka movado, nome Janet Warren kaj Dorothy Hawley, ambaŭ forpasintaj dum la lastaj dek jaroj. Estas sufiĉe da membroj kun aŭtoj kaj ili provizos veturigon al la aliaj. Ni antaŭvidas reveni al Chapters proksimume je la 5a ptm.

Dankon al Daphne Ilieva pro tiu propono kaj pro tio ke ŝi trovis la koncernajn tombejojn.

2012/04/30

KER fariĝis KES


Decidinte pli vaste prezenti sin al la publiko, Kalgaria Esperanto-Rondo hodiaŭ vespere decidis adopti nomon pli facile komprenebla en angla traduko : Kalgaria Esperanto-Societo. KER ne plu estas, vivu KES!
Having decided to open itself up more to the public, the Calgary Esperanto Group this evening decided to adopt a new name which can be better translated into English: Calgary Esperanto Society. CER is now gone - long live CES!

2010/04/05

Kalgaria Esperanto-Rondo elprovas novan kunvenejon

Nova kuvenejo dum aprilo / New meeting place for April

Dum la pasintaj du jaroj la Kalgaria Esperanto-Rondo renkontiĝis lunde en la kafejo Second Cup en Kensington, sed daŭre ĝenis la iom laŭta fona muziko, kiu ofte malfaciligis konversaciojn. Pro tio ni decidis okazigi la lundajn kunvenojn en aprilo (2010) en nova loko, la kafejo en la librovendejo Chapters en Brick Mall, 9631 MacLeod Trail S.W. (Calgary). Fine de tiu prova periodo, ni decidos ĉu daŭrigi kunvenadon en tiu loko. Bonvolu partopreni unu el la kunvenoj en aprilo kaj esprimu vian opinion pri la taŭgeco de ĉi tiu loko kiel kunvenejo de KER.

For the past two years the Calgary Esperanto Club has been meeting on Mondays at the Kensington Second Cup, but we have found that the background music often interferes with conversation. For this reason, we have decided to try an alternative location: on April 8, 15, 22 and 29 we will be meeting (7-9 pm) in the café at the Chapters in the Brick Mall, 9631 MacLeod Trail S.W. (Calgary). At the end of this trial period a decision will be made whether to continue meeting in this location. Please attend one of the meeting in April and let us know what you think of the suitability of this location as a meeting place for our club.

Zamenhofa Festo de 2009

Lundon la 14-an de decembro (2009), en la vespero antaŭ la 150-a naskiĝ-datreveno de la nia majstro L.L. Zamenhof, esperantistoj de Kalgario kuniĝis en la hejmo de Allan kaj Meredith Simon por festi tiun datrevenon kaj la jarfinajn festotagojn. Ni manĝetis, babilis, ĝoje kantis, kaj pasigis agrablan vesperon kune.
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
On Monday, December 14 (2009), on the eve of the sesquicentenary of the birth of L.L. Zamenhof, initiator of the Esperanto movement, Calgary Esperantists met at the home of Allan and Meredith Simon to celebrate Zamenhof and the Christmas festivities with conversation, singing and refreshments.

2009/11/15

KER subtenas kandidatojn Hopkins kaj Campbell en la referendumo por elekti novan KEA-estraron

Membroj de Kanada Esperanto-Asocio nun referendume elektas la estraranojn de la deĵor-periodo 2010-2011. Sep homoj kandidatas por sep postenoj : elektiĝos tiuj kiuj ricevos pli da voĉoj « por » ol da voĉoj « kontraŭ » : balotiloj devas atingi la kontrolantojn de la refendumo ĝis la 21-a de decembro (2009).

Dum kunveno de la 9-a de novembro (2009) membroj de Kalgaria Esperanto-Rondo unuanime decidis subteni la estraran kandidatecon de Paul Hopkins (Kalgario) kaj Dan Campbell (Edmontono), tio signifas, ĝi rekomendas al kalgariaj esperantistoj kiuj estas membroj de KEA (kaj al ĉiuj aliaj kanadaj esperantistoj) voĉdoni « por » Paul kaj Dan.

[Summary in English : Members of the Calgary Esperanto Circle decided last Monday to support the candidacy of Paul Hopkins and Dan Campbell, who are presently running in an election to choose the Board of Directors of the Canadian Esperanto Association for the next two years.]

2009/11/08

Nova inform-karto de Kalgaria Esperanto-Rondo

Dank’ al nia diligenta sekretario Milan Sveda, la Kalgaria Esperanto-Rondo nun havas inform-karton, kiu unuflanke donas informojn pri niaj kunvenoj kaj aliflanke donas bazajn informojn pri Esperanto kaj ligojn al retejoj kun informoj kaj lerniloj pri nia lingvo. Milan senpage provizos ĉiun petanton per stoketo de la kartoj: kontaktu lin (403-239-6528) por ricevi vian.

Zamenhofa Festo 2009 (anonco)

La Kalgaria Esperanto-Rondo decidis ke ĉi-jare ĝi okazigos sian Zamenhof-tagan feston vespere de lundo, la 14-a de decembro. Allan kaj Meredith Simon gastigos la feston ĉe sia hejmo (1339 Hamilton Street NW) ekde la 7-a horo vespere. Allan veturigos al sia hejmo tiujn partoprenontojn sen propra veturilo kiuj venos al nia kutima kunvenejo (Second Cup Kensington) ĝis la 7-a horo. Por pliaj informoj kontaktu la sekretarion de la Rondo, Mila Sveda (tel. 403-239-6528).

2009/10/31

Lunjo vizitis la Kalgarian Esperanto-Rondon


Dum nia lunda kunveno de la 14a de septembro vizitis nin la fama esperantisto Lunjo Toy de Toronto. En la bildo ŝi sidas apud Maria (dua de maldekstre).

2009/08/30

Somera Pikniko de la Kalgaria Esperanto-Rondo


Iom post la tagmezo de dimanĉo, la 2-a de aŭgusto, kolektiĝis ĉe Ateliero Verda (Galerio kaj Studio) en Drumheller sep esperantistoj de Kalgario (Allan, Meredith, Milan, Jacqueline, Paul, Maria, Yoshiki) kaj unu de Drumheller (Jeff Day).


Post spektado de montraĵoj en Ateliero Verda, Jacqueline fermis la galerion, kaj ni ĉiuj veturis iom norden al piknikejo apud orienta bordo de la Rivero Red Deer (Ruĝ-Cerva), kie ni tagmanĝis kune.


Post la piknika tagmanĝo ni pluveturis norden laŭ la Rivero Red Deer sub la kapabla gvidado de Jeff Day, kaj ni haltis proksime de la fama Reĝa Muzeo Tyrell ĉe eteta kirko (Little Church), plene funkcia preĝejo kie laŭdire povas kunpreĝi dekmil homoj... po sesope.




Poste ni pluveturis norden kaj transiris la riveron per la pramŝipeto Bleriot (Bleriot Ferry: unu el la lastaj ankoraŭ funkiciantaj river-pramoj de Kanado), kaj revenis al Drumheller laŭ la okcidenta bordo de la rivero, haltante survoje ĉe elrigarda punkto por vidi la belan valon de la Red Deer.


Iuj partoprenintoj de la ekskurso revenis hejmen baldaŭ post la reveno al Ateliero Verda, sed kelkaj restis pli longe, kio ebligis al ni kunveni kun malfrua alveninto el Kalgario (Jean François) kaj kune vespermanĝi en restoracio proksima al la Ateliero.

2009/07/27


Dimanĉon, la 2-an de aŭgusto, okazos en Drumheller (bildo supre) la ĉi-jara pikniko de Kalgaria Esperanto-Rondo.

La renkontejo estos en la urbocentro ĉe la nova galerio, ateliero kaj Esperanto-informejo de Jacqueline Sveda “Ateliero Verda” (#40 – 3ª Avenuo okcidente, Drumheller) je la tagmezo (12h00 ptm). Tiuj, kiuj venos poste, trovos informojn ĉe la Ateliero pri tio, kie ni estos.

La pikniko mem okazos je la loko elektota per la loka esperantisto Jeff Day, kaj estos esperant-lingva gvidado tra la urbeto.

Ĉiu estas bonvena kunporti manĝetaĵojn aŭ trinkaĵojn.

Se iu bezonos transporton, pluraj kalgariaj esperantistoj venas al la pikniko per auxtoj kaj pretas kunporti aliajn, inter ili Yoshiki, Allan, kaj Milan.

2008/12/26

Zamenhofa Festo 2008 (raporto)

Dum la posttagmezo de dimanĉo, la 14-a de decembro, esperantistoj de Kalgario celebris la naskiĝdatrevenon de nia majstro per festa kunveno ĉe la hejmo de Paŭlo kaj Maria. Ni ne estis multnombraj, sed ja multnaciaj: Allan el Danio/Aŭstrio, Dafinka el Bulgario, Maria el Pollando, Milan el Ĉeĥio, Nikolas el Aŭstralio, kaj Paŭlo la kanadano – babilis, fotiĝis, manĝetis, kaj kantis Zambanajn kantojn. Kiuj ne venis, bedaŭru!

2008/11/19

Zamenhofa Festo 2008 (anonco)

La Kalgaria Esperanto-Rondo ĉi-jare festos la Zamenhof-tagon dimanĉon, la 14an de decembro (2008), ĉe la hejmo de Paŭlo kaj Maria Hopkins, apartamento 55 de 9520 Bonaventure Drive SE (Calgary) inter la 2a kaj 5a horo ptm. Se vi deziras partopreni la kunvenon, bonvole sciigu nin ĉe la numero 403-698-1818... aŭ dum unu el la kutimaj lundvesperaj kunvenoj ĉe Second Cup en Kensington.

2008/11/02

Kalgarianoj partoprenis TAKE 7

La Sepan Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto, kiu okazis en Montrealo de la 11-a ĝis 18-a de julio, partoprenis sep kalgariaj esperantistoj : Allan, Jacqueline, Jean-François, Maria, Mila, Paŭlo kaj Yoshiki.

Aliĝis al la kongreso pli ol 120 homoj, de kiuj pli ol 100 sukcesis alveni. La plej granda parto de ili aperas en la suba foto.














Dum la kongreso okazis diversaj prelegoj kaj seriozaj kunvenoj, inter ili la jarkunveno de Kanada Esperanto-Asocio, dum kiu fotiĝis tri gekalgarianoj, inter ili prezidantino de nia Rondo (maldekstre), kaj la vicprezidanto de KEA (maldekstre).









Dum la kongreso ankaŭ okazis malpli seriozaj kunvenoj. Dum unu el ili rakontis nia prezidantino, Maria.












Ĉiuvespere okazis spektaklo. Ekzemple, dum la dimanĉa vespero okazis akcepto de Esperantic Studies Foundation : en la suba foto videblas kiel Maria vigle dr... faras notojn pri la kunveno en sia notlibro, dum Allan faras notojn (ĉu?) per sia Blackberry.









Dum la Esperanta Vespero ĉefrolis la franca muzikisto JoMo Leclerq, kiu estas granda admiranto de preskaŭ-samnomulino de nia prezidantino, Mary Hopkins. Sube oni povas vidi JoMo-n kaj entuziasmaj spektantoj, inter ili Maria kaj Milan.













Aldonis al jam riĉa programo la fakto ke TAKE okazis samtampe kaj samkvartale kun la granda Montreala festivalo de amuziĝo Juste pour Rire (Nur por ridi), apud kies maskoto fotiĝis nia prezidantino.









Fine, ne forgesebla estis la libroservo, kie oni povis trovi (kaj aĉeti) multajn Esperantajn librojn neniam antaŭe viditaj ; tie ankaŭ oni trovis novajn hejmojn por tridek libroj el Memor-Biblioteko Dorothy Hawley kaj tiel samtempe kolektis monon por Fondaĵo Ameriko de UEA. En la bildo : Paŭlo en la librovendejo kun «najbaro» de kalgariaj esperantistoj, Lorne Erickson el Mervin, Saskaĉevano.

2008/07/06

Fermiĝo de Kalgaria Esperanto-Centro

Ni bedaŭras informi la esperantistaron ke meze de junio (2008) la domposedanto de la Kalgaria Esperanto-Centro pro nepagado de la lupago (dum du monatoj) reprenis sian ejon forigante la meblaron, dokumentaron, kaj librostokojn de la Centro.

La direktoro de la Esperanto-Centro ne estis trovebla, sed membroj de la Kalgaria Esperanto-Rondo sukcesis savi la flagon de TAKE kaj duonon de Memor-biblioteko Dorothy Hawley. Ne eblas konservi la Memor-bibliotekon komplete, sed tiuj libroj ne bezonataj en Kalgario transdoniĝos al oficistoj de Kanada Esperanto-Asocio en Montrealo por uzi kiel ili volas.

Kalgaria Zamenhof-festo 2007

Kalgariaj esperantistoj kunvenis sabaton, la 15-an de decembro, en la hejmo de Paŭlo kaj Maria Hopkins por festi okaze de la naskiĝ-datreveno de LLZ. Krom babilado en diversaj lingvoj, manĝetado, kaj trinketo, ni ĝuis la komunan kantadon de kantoj Zamenhof-tagaj kaj kristnasko-festaj.

2007/12/10

La Kalgaria Esperanto-Rondo ĉi-jare festos la Zamenhof-tagon sabaton, la 15an de decembro (2207), ĉe la hejmo de Paŭlo kaj Maria Hopkins, apartamento 55 de 9520 Bonaventure Drive SE (Calgary) inter la 2a kaj 4 horo ptm. La konstruaĵo kuŝas laŭ 94a Avenuo oriente de Bonaventure Drive (vidu la mapon). Oni povas promeni de C-trajna stacio Southland interne de 20 minutoj, kaj oni povas parki ĉe 94a Avenuo aŭ en la lokoj por vizitantoj en la parkejo de 9520 Bonaventure oriente de la konstruaĵo. Anoncu vin ĉe la domofono, kiu troviĝas ĉe la okcidenta finaĵo de la konstruaĵo. Partoprenontoj bv. anonci vian partoprenon telefone ĉe la numero 698-1818 kaj kunportu manĝetaĵojn por dividi, bonan humoron kaj kantemon.

The Calgary Esperanto Circle will be celebrating Zamenhof Day (and Christmas) on Saturday, December 15 (2007) at the home of Paul and Maria Hopkins, apartment 55, 9520 Bonaventure Dr. SE between 2 and 4 pm. The building is located on 94th Avenue east of Bonaventure Drive (see the map). You can walk here from the Southland C-Train station within 20 minutes, and you can park on 94th Avenue or in the spaces for visitors in our parking lot to the east of the building. The building intercom is at the west end of the building. Please leave us a message at 698-1818 to let us know you are coming and please bring finger food to share, a good humour, and willingness to sing.

2007/11/12

As decided at our monthly business meeting in August, we now have a monthly topic for our weekly meetings at Second Cup Kensington. Discussions around October’s topic Calgary resulted in several dozen articles dealing with Calgary being created or expanded in the Esperanto Wikipedia. A link to the main article follows this post. November’s topic is Festive Traditions.

Kiel ni decidis ĉe la aŭgusta aferkunsido, ni nun havas monatan temon por niaj lund-vesperaj kunvenoj ĉe Second Cup Kensington. La diskutoj koncerne la oktobran temon, Kalgario, stimulis la kreadon aŭ pligrandigon de pli ol dudek artikoloj kiu rilatas Kalgarion en la Esperanta Vikipedio. Ligo al la ĉef-artikolo sekvas ĉi tiun afiŝaĵon. La novembra temo estas Festaj Tradicioj.

2007/08/07

Meze de junio vizitis nin en Kalgario la ĉeĥa esperantisto Jiři Caletka. Li partoprenis la lundan kunvenon en kafejo Second Cup Kensington kaj vidis la urbon aparte kun Agnieszka/Maria/Paul kaj kun Milan. Post la reveno al sia hejmo en Prago li sendis multajn fotojn, de kiuj tri aperas sube. Li ankaŭ sendis leteron, kiu sekvas la fotojn.
------------------------------------------------------------------------------
The Czech Esperantist Jiři Caletka visited us in Calgary in mid June. He attended one of our Monday meetings at Second Cup Kensington and was shown the town by Agnieszka/Maria/Paul and by Milan. On returning home to Prague he sent us many pictures, of which three appear below. The letter to us accompanying the pictures follows.



Karaj Milan, Paul, Maria kaj Agnieszka kaj ceteraj membroj de la Esperanta rondeto,

Mi salutas vin el Prago kaj ankoraŭ unufoje tre dankas por agrabla tempo, kiun mi travivis kun vi en Kalgario. Kvankam mi vizitis vian urbon unuafoje en mia vivo, mi sentis min dank' al vi kiel inter malnovaj amikoj. Se nur tio estus avantaĝo de Esperanto, tio sufiĉus.

Via lando estas belega, homoj amikemaj, toleremaj kaj kun respekto al naturo. Mi estis tre kontenta kaj vizito de Kanado estos ĉiam mia granda travivaĵo. Mi skribas iomete haste ĉar morgaŭ forveturos feriumi kun familio en Karlovy Vary kaj mi volas forsendi fotojn ankoraŭ antaŭ mia forveturo. Bonvolu diri al sinjorino Dafinka ke mi jam trovis ŝian amikon, telefonis al li kaj sendis al li paketon. Ankoraŭ unufoje dankon kaj mi deziras al vi belegajn somerajn tagojn.

Amike Jiři Caletka

2007/07/07

This Sunday (July 8, 2007) Esperanto speakers of Calgary will be picnicking in Riley Park. We will meet at 2 pm at Second Cup Kensington near the Sunnyside C-Train station and from there will walk to the park for a picnic with games, song, and lively conversation in Esperanto. Please join us. Contact Paul Hopkins (cell: 923-9650) for more information.

Ĉi-dimanĉe (la 8an de julio, 2007) esperantistoj de Kalgario piknikos en Riley-parko. Ni renkontiĝos je la dua horo ĉe Second Cup Kensington proksime al C-trajna stacio Sunnyside kaj de tie promenos al la parko por pikniko kun ludoj, kantado kaj vigla konversacio en Esperanto. Bonvole venu pikniki kun ni. Kontaktu Paul Hopkins (poŝ-telefona numero: 923-9650) por pliaj informoj.

The following map shows the Sunnyside C-Train station and Riley Park; la sekva mapo montras kie estas C-trajna stacio Sunnyside kaj Riley-parko