2007/12/10

La Kalgaria Esperanto-Rondo ĉi-jare festos la Zamenhof-tagon sabaton, la 15an de decembro (2207), ĉe la hejmo de Paŭlo kaj Maria Hopkins, apartamento 55 de 9520 Bonaventure Drive SE (Calgary) inter la 2a kaj 4 horo ptm. La konstruaĵo kuŝas laŭ 94a Avenuo oriente de Bonaventure Drive (vidu la mapon). Oni povas promeni de C-trajna stacio Southland interne de 20 minutoj, kaj oni povas parki ĉe 94a Avenuo aŭ en la lokoj por vizitantoj en la parkejo de 9520 Bonaventure oriente de la konstruaĵo. Anoncu vin ĉe la domofono, kiu troviĝas ĉe la okcidenta finaĵo de la konstruaĵo. Partoprenontoj bv. anonci vian partoprenon telefone ĉe la numero 698-1818 kaj kunportu manĝetaĵojn por dividi, bonan humoron kaj kantemon.

The Calgary Esperanto Circle will be celebrating Zamenhof Day (and Christmas) on Saturday, December 15 (2007) at the home of Paul and Maria Hopkins, apartment 55, 9520 Bonaventure Dr. SE between 2 and 4 pm. The building is located on 94th Avenue east of Bonaventure Drive (see the map). You can walk here from the Southland C-Train station within 20 minutes, and you can park on 94th Avenue or in the spaces for visitors in our parking lot to the east of the building. The building intercom is at the west end of the building. Please leave us a message at 698-1818 to let us know you are coming and please bring finger food to share, a good humour, and willingness to sing.

2 comments:

Anonymous said...

Ni transdonas el Vankuvero niajn plej varmajn salutojn al chiuj okaze de la semajnfina
Zamenhof-festo. Ankau ni che la pacifika marbordo planas kunan manghadon, chi-foje che kariba manghejo. Ni deziras al vi agrablan vesperon, belsonan kantadon k amikan etoson!
Parenteze - kial neniu el Kalgario emas montri sin publike al cetera Kanado che nia tutlanda JAHU-grupo 'esperanto-ca', prefere ol kashi sin che blogejo? La lando scias nenion pri via ekzisto.

Anonymous said...

Saluton!
Mia nomo estas Majkl, mi estas nova enmigranto el Ukraino logxanta en Kalgario. Iam mi trovis lokan E-retejon sed gxi montris ke ne estas E-aj kunsidoj nuntempe... Hodiaux mi trovis tiun cxi taglibron kiu montras ke la movado ne estas mortinta. Cxu oni kunvenas ie?

Dankon pro via respondo!