2008/12/26

Zamenhofa Festo 2008 (raporto)

Dum la posttagmezo de dimanĉo, la 14-a de decembro, esperantistoj de Kalgario celebris la naskiĝdatrevenon de nia majstro per festa kunveno ĉe la hejmo de Paŭlo kaj Maria. Ni ne estis multnombraj, sed ja multnaciaj: Allan el Danio/Aŭstrio, Dafinka el Bulgario, Maria el Pollando, Milan el Ĉeĥio, Nikolas el Aŭstralio, kaj Paŭlo la kanadano – babilis, fotiĝis, manĝetis, kaj kantis Zambanajn kantojn. Kiuj ne venis, bedaŭru!