2008/12/26

Zamenhofa Festo 2008 (raporto)

Dum la posttagmezo de dimanĉo, la 14-a de decembro, esperantistoj de Kalgario celebris la naskiĝdatrevenon de nia majstro per festa kunveno ĉe la hejmo de Paŭlo kaj Maria. Ni ne estis multnombraj, sed ja multnaciaj: Allan el Danio/Aŭstrio, Dafinka el Bulgario, Maria el Pollando, Milan el Ĉeĥio, Nikolas el Aŭstralio, kaj Paŭlo la kanadano – babilis, fotiĝis, manĝetis, kaj kantis Zambanajn kantojn. Kiuj ne venis, bedaŭru!

1 comment:

Anonymous said...

Mi ofte vizitas Kalgarion, cxar mia filino kun sia familio logxas tie.
Kaj mi sxatas viziti vian rondon se la tago koincidas.
Mi jxus revenis hejmen je pasinta semano. Eble mi viziton en Majo denove.
Samideane via