2009/08/30

Somera Pikniko de la Kalgaria Esperanto-Rondo


Iom post la tagmezo de dimanĉo, la 2-a de aŭgusto, kolektiĝis ĉe Ateliero Verda (Galerio kaj Studio) en Drumheller sep esperantistoj de Kalgario (Allan, Meredith, Milan, Jacqueline, Paul, Maria, Yoshiki) kaj unu de Drumheller (Jeff Day).


Post spektado de montraĵoj en Ateliero Verda, Jacqueline fermis la galerion, kaj ni ĉiuj veturis iom norden al piknikejo apud orienta bordo de la Rivero Red Deer (Ruĝ-Cerva), kie ni tagmanĝis kune.


Post la piknika tagmanĝo ni pluveturis norden laŭ la Rivero Red Deer sub la kapabla gvidado de Jeff Day, kaj ni haltis proksime de la fama Reĝa Muzeo Tyrell ĉe eteta kirko (Little Church), plene funkcia preĝejo kie laŭdire povas kunpreĝi dekmil homoj... po sesope.




Poste ni pluveturis norden kaj transiris la riveron per la pramŝipeto Bleriot (Bleriot Ferry: unu el la lastaj ankoraŭ funkiciantaj river-pramoj de Kanado), kaj revenis al Drumheller laŭ la okcidenta bordo de la rivero, haltante survoje ĉe elrigarda punkto por vidi la belan valon de la Red Deer.


Iuj partoprenintoj de la ekskurso revenis hejmen baldaŭ post la reveno al Ateliero Verda, sed kelkaj restis pli longe, kio ebligis al ni kunveni kun malfrua alveninto el Kalgario (Jean François) kaj kune vespermanĝi en restoracio proksima al la Ateliero.

No comments: